Al Eterna Paco | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Immanuel Kant | |
Eldonjaro | 1924 | |
Urbo | Hanovro | |
Eldoninto | La Batalanto | |
Paĝoj | 88 | |
Al Eterna Paco [1][2] estas filozofia traktaĵo de Immanuel Kant (originale : germane Zum ewigen Frieden) kiu aperis en 1795. Ĝi estas esperantigita el la germana de Paul Gottfried Christaller kaj eldonita 88-paĝe ĉe eldonejo "La Batalanto" en Hanovro en la jaro 1924.